Cantr II Tago 7971 Tempo: 5:13:13 |
19 uzantoj estis aktivaj dum la 15 lastaj minutoj. |
Vi bonvenas aniĝi al Cantr II. Tamen, antaŭ ol daŭrigi, bonvolu legi la sekvantan tekston atente. Eble tio savus al vi kelkajn seniluziiĝojn poste.
Unue, Cantr II verŝajne estas malsama ol la plejparto de aliaj enretaj ludoj, kiujn vi ludis. Oni celas ŝajnigi la disvolviĝon de socioj - rolludo permesiĝas (kaj instigiĝas); konstruaĵo permesiĝas (kaj instigiĝas); perforto permesiĝas (kaj iom instigiĝas, kvankam ekzistas limojn al ĝi) - sed nenio el tiuj tri aferoj estas la fina celo de la ludo. La ludo estos plej amuzema se vi partoprenas en ĉi tiu procedo - se vi interrilatas kun aliaj personoj ĉirkaŭ vi, kaj se vi trovas ke nenio okazas, nur faru ion!
ATENTU: Se vi kredas ke kovri vian vojon de kadavroj estas amuza, Cantr II ne estas bona ludo por vi.
Ankaŭ: Cantr II fiksiĝas en iom realisma mondo. La teknologia nivelo estas stranga - eblas konstrui aŭtojn kaj helikopterojn en mondo kie plejlasta ilo verŝajne estas sterkhojo - sed ne ekzistas magio en iu ajn formo en la ludo. (Nu, se via rolanto deziras ŝajnigi ke ekzistas magio, aŭ kredi ke aferoj okazas per la potenco de iu ajn dio, tio estas alia afero...)
Due, la TTTbaza interfaco faras Cantr II malrapidiran ludon. Bonvolu estu pacienca! Eble vi bezonas tri aŭ kvar tagojn por paŝi al la sekvanta loko. Eble la persono, kun kiu vi parolas, bezonas tagon aŭ du por sinanonci kaj respondi al vi. Eblas ke eĉ se vi povas vidi 40 homojn en via loko kiam vi diras ion, neniu el ili respondas tuj!
Trie, la enluda ekonomio kaj leĝoj determiniĝas tute de la ludantoj. La ludkodo provizas rimedojn por produkti fizikajn objektojn; kion vi faras kun tiuj ne kodiĝis (kaj ne kodiĝos). Neniu socia strukturo kodiĝos. Neniu koncepto de posedo kodiĝos. Neniuj reguloj aŭ leĝoj kodiĝos, nur iuj ajn limoj de perforto. La du postuloj de la ludo estas, ke rolantoj devas manĝi, kaj ke morto estas fina kaj konstanta... Kiel konsekvenco al ĉi tio, informoj pri la ludmondo kaj la aferoj en ĝi ne haveblos sur `Oficiala Cantr II Retejo` aŭ io simila; ĉi tiuj informoj devus disvastigi enlude, inter la rolantoj.
Kvare, kaj plej grave:
Ekzistas unu regulo, kiu regas la interrilaton inter la rolantoj en Cantr II.
Kvankam ĉiu individua ludanto estas permesita havi multoblajn rolantojn, tiuj rolantoj DEVAS ESTI apartaj kaj unikaj individuoj. Ĉi tio havas kelkajn sekvojn por la ludo:
La departemento de ludantoj ekzistas por helpi kun interpreto de la Ĉefa Regulo. Se vi ne certas ĉu io, kion vi estas faronta estus malobservo, demandu unue! Se vi pensas ke iu alia rompas la regulon, la departemento de ludantoj povas prienketi. La departemento povas esti kontaktata retpoŝte per - aŭ nur uzu la ligon sur la departementa paĝo.
Ĝuu la ludon!